Villanueva de Sigena [biljaNŬEba desiĤEna] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
La loko estas konata kiel naskoloko de la heterodoksa teologo kaj sciencisto Miguel Servet, kiu estis ekzekutita de inkvizicio. Ekde 2002 estas Interpretejo pri la familia domo restaŭrita, sidejo de la Instituto de Estudios Sijenenses Miguel Servet. Proksime estas ankaŭ la Monaĥejo de Sigena, kies ĉefretablo estis pentrita de la renesanca pentristo konata kiel Maestro de Sigena (Majstro de S.).